kontribuantoj:


komentoj:


teksto:


La financa problemo

Kiam vi preparos vojaĝon, vi trovos financajn problemojn. Nur kiam la membroj de la patrolo apartenas al riĉaj familioj, la afero estos facila. Sed, tiam ni demandos vin, kial skolt(in)o ne tro riĉa aŭ eĉ malriĉa ne apartenas al via patrolo? Aŭ tiaj skolt(in)oj ne ekzistas en via urbo aŭ regiono? Aŭ male, io mankas rilate al la principoj en tiu skoltismo farata de vi? La plej konata metodo por solvi tiajn problemojn estas fari etajn laborojn, aŭ vendi aĵojn de vi faritaj. Sed dank' al viaj kontaktoj internaciaj, ekzistas aliaj ŝancoj: Organizi ekspoziciojn pri interŝanĝaĵoj, projekti filmojn aŭ vidbendojn, montri popolajn dancojn, ludojn, kantojn, ktp.

Por la gepatroj de la geskoltoj, oni povas organizi noktomanĝon kun elementojn kaj stiloj el aliaj landoj.

Unu el vi povas skribi raporton en la loka ĵurnalo? Ne okupiĝu tro pri tiu ĉi afero, sed pripensu ĝin.

Se la amikoj estas utilaj, tiu ĉi estas la okazo.

En kelkaj landoj oni devas pagi impostojn por organizi feston nokte aŭ vespere. Vi ne devas esti escepto al tiu regulo, ĉar ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo; do tiam, pagu viajn impostojn! Sed samtempe petu subvencion per la sama kvanto klarigante la celon de la festo.

Se via grupo estas aktiva ene de via loka komunumo, certe vi havos tian ŝancon!


Page Information

  • 1 year ago [history]
  • View page source
  • You're not logged in
  • No tags yet learn more

Wiki Information

Recent PBwiki Blog Posts