| Cancel | Nuligu |
| Comments | komentoj |
| Edit page | prilaboru paĝon |
| Home | ĉefpaĝo |
| new page | kreu novan paĝon |
| Preview | antaŭrigardu |
| Save | konservu |
Tre granda ideo naskiĝis okaze de la Monda Ĵamboreo de 1957, en Britio. Pensante ke multaj skoltoj ne povos partopreni ĝin, radioamatoro pensis pri Ĵamboreo per radio, kiu nomigis "Jamboree-on-the-air" (JOTA), t.e. Ĵamboreo-sur-la-aero, por unuigi ilin, dank' al helpo de radioamatoroj.
Nune dum la semajnfino kiun ĝi okazas, partoprenas ĉ. 250.000 geskoltoj.
JOTA kaj JOTI okazas ĉiujare dum la tria semajnfino de oktobro, laŭ la Universala Kunordigita Tempo (UTC). En ĝi partoprenas radioamatoraj stacioj de la Monda Skoltoficejo en Ĝenevo (HB 9 S) kaj tiuj de la Regionaj Oficejoj, ekz-e tiu el la Interamerika Oficejo en Kostariko (TI 2 CIE), aŭ ĝia alterna oficejo en Santiago de Ĉilio (CE 3 BSC).
Tamen, malfacilaĵo estas la neceso de speciala rajtigilo por funkciigi tiajn staciojn. Krom en multaj landoj oni nur rajtigas la interŝanĝon de teknikaj detaloj kaj frekvencoj, signalraportoj, antenoj, ktp., kio estas multe pli interesa por radioamatoroj ol por ni skoltoj.
Feliĉe vi povas opinii malsame, kaj se vi sukcesas kontakti radioamatoron proksime de via hejmo aŭ skoltejo, ne dubu partopreni. Radioamatoroj estas ĝenerale personoj tre afablaj kaj fieraj pri siaj ekipaĵoj, kaj tre gasteme akceptos vin hejme kaj helpos vin en viaj radiaj kontaktoj. Kelkaj estas tre fanatikaj, ke akceptos vin dum la tuta semajnfino kaj eĉ permesos al vi dormi ĉe li, ĉar interesaj kaj longdistancaj kontaktoj okazas ofte dum la noktoj.
Se vi scipovas la morsan kodon aŭ uzi komputilon, eblas ankaŭ kontakti tiel dum JOTA kaj JOTI (Ĵamboreo en Interreto).
Tiel vi povos komenci novajn amikecojn nacie aŭ internacie; komenci eble hobion, kiu - kial ne - povos esti via profesio en la elektronika kampo.
Page Information
|
Wiki Information
|
Recent PBwiki Blog Posts |