| Cancel | Nuligu |
| Comments | komentoj |
| Edit page | prilaboru paĝon |
| Home | ĉefpaĝo |
| new page | kreu novan paĝon |
| Preview | antaŭrigardu |
| Save | konservu |
Karaj esperantistoj, skoltaj aŭ ne, estu bonvenaj ĉe la SEL-laborvikio.
Ni kore antaŭdankas vin pro via helpemo. Ni provu per tiu tradukado montri kiel esperanto povas utili kiel pontlingvo, en tiu kazo por skoltaj celoj. Skolta movadaro arigas 25 milionojn da homoj, internaciskale. Ties celoj multe similas al tiuj de la e-movado. Ni provu antaŭenigi en la skoltan movadon esperanton kaj veran respektemon al lingva kaj kultura diverseco, tradukante en kiel eble plej multe da lingvoj, la subtekstojn de la varbfilmo pri centjariĝo de skoltismo en 2007.
La filmo mem elŝuteblas kun franclingvaj subtekstoj ĉi tie.
Jen kelkaj reguloj legendaj antaŭ ol helpi nin.
1.) Neniam ŝanĝu la definitivan esperantlingvan tradukaĵon el kiu tradukas ĉiuj tradukantoj.
2.) Por garantii kiel eble plej altan kvaliton por la ne esperantlingvaj versioj de la subtekstoj, ni postulas ke almenaŭ po 2 homoj (eĉ pli) partoprenu tradukon en ĉiu lingvo. Por ke ni havu superrigardon al la traduklaboro, ni petas vin antaŭ ol ektraduki registriĝi ĉi tie, sub la nomo de la lingvo en kiun vi tradukos. Se la nomo de via lingvo ne jam aperas, bonvolu aldoni ĝin.
3.) Bonvolu konsideri kiel referencon nur la esperantoversion. Tamen vi povas helpi vin per jam faritaj alilingvaj tradukoj.
4.) Vi traduku ĉe tiu vikipaĝo mem.
5.) Bonvolu ordigi tradukaĵojn laŭ nomoj de lingvoj laŭ alfabeta ordo.
Se vi havas kian ajn problemon, skribu al arbofeo@gmail.com.
Tradukendaĵoj:
Ĝis nun neniu novaĵo pri tio, ĉu TOSM interesiĝas pri la projekto. Pro tio, ĉio estas frostigita espereble nur prokrastcele.
Ni metos ĉi tien la definitivan esperanto-referencversion vendredon la 8an vespere, kiam almenaŭ 5 homoj estos provlegintaj. Sub ĉiu e-frazo, homoj povos aldoni tradukon en sia lingvo.
Page Information
|
Wiki Information
|
Recent PBwiki Blog Posts |